WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Kronikoj 12
16 - Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
Select
1 - Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito;
2 - armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:
3 - la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano,
4 - Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano,
5 - Eluzaj, Jerimot, Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano,
6 - Elkana, Jiŝija, Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj,
7 - Joela kaj Zebadja, filoj de Jeroĥam, el Gedor.
8 - El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:
9 - Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria,
10 - Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina,
11 - Ataj la sesa, Eliel la sepa,
12 - Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa,
13 - Jeremia la deka, Maĥbanaj la dek-unua.
14 - Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.
15 - Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
16 - Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
17 - Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu.
18 - Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.
19 - Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.
20 - Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.
21 - Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.
22 - Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.
23 - Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:
24 - da Jehudaidoj, portantaj ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;
25 - el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;
26 - el la Levidoj estis kvar mil sescent;
27 - kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;
28 - kaj Cadok, kuraĝa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;
29 - el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;
30 - el la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;
31 - el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon;
32 - el la Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis laŭ iliaj vortoj;
33 - el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo;
34 - el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj;
35 - el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;
36 - el la Aŝeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;
37 - de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.
38 - Ĉiuj tiuj militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon.
39 - Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar iliaj fratoj pretigis por ili;
40 - ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.
1 Kronikoj 12:16
16 / 40
Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget